Tempia lobo

Tempia lobo, en verda koloro.
Tempia lobo, en verda koloro.

La tempia lobo estas estas unu de la ses plej grandaj loboj[1][2] de la cerbo, nome de ĉiu cerba duonsfero de la mamuloj. Ĝi gastigas la unuarangan kortekson de la aŭdkapablon de la cerbo; ĝi administras la aŭdan parolkapablon kaj la sistemojn de parolkompreno. Krome, ĝi ludas gravan rolon en vidajn taskojn komplikajn, kiel la rekono de vizaĝoj.

La tempia lobo okupiĝas pri variaj funkcioj, inklude la parolkapablon. Kiam oni aŭdas muzikon aŭ oni aŭdas ke iu parolas, tiu cerbero zorgas pri la deĉifro de la informado. La procezado de informaro de aŭdaĵoj kaj aŭdmemoro estas administrata tie. Tio estas, ĝi ricevas kaj procezas informaron devenan de la oreloj. Ĝi kontribuas ankaŭ al ekvilibro, kaj regulas kelkajn emociojn kiel la anksio, la plezuro kaj la kolero.

  1. Huang J. (2017). Revisión sobre la función cerebral (Versio por profesiuloj). Manual MSD. Konsultita la 10an de oktobro 2019.
  2. Duque J.E., Moscoso O.H., Devia Cubillos A. (2004). «El lóbulo insular. Un lóbulo de procesamiento cortical visceral». Acta Neurol Colomb 20 (2). Konsultita la 10an de oktobro 2019.

Developed by StudentB